kial Esperanto.docx

May 23, 2017 | Autor: Svyatoslav Albireo | Categoria: Languages and Linguistics, Esperanto
Share Embed


Descrição do Produto

#esperanto fakte, se periode aperas tia demando, mi decidis verki retskribajxon, nu, por sendi al cxi demandantojn. Do, por kio lingvisto-poligloto, kun konfirmitaj scioj, havanta en sia aktivo pli ol 20 lingvojn, bezonas Esperanton? Kaj por kio, gxenerale, Esperanto?
Unue, tio cxi estas bele))). Cxar intelekto estas bele, logiko estas bele, malhxaoso estas bele. Cxiuj lingvoj, kiuj ekzistas, konstruigxis hxaose, kaj ni havas ilin tiajn.
La logiko de ajna lingvo estas cxiam lameta kaj kripla. Cxiam estas nebezonataj esceptoj, reguloj kontraux logiko, reguloj kontraux komunaj reguloj, specifaj okazoj, specifaj opinioj, malakordoj, lokaj dialektoj, diversaj fonetikoj, lingvistaj disputoj. Kaj tiu grandega monstro, kiu nomigxas lingvo, evoluas kun rapido de neplenmensa knabo. Cxiuj enprenajxoj – estas lambastonoj, la provo obturi truojn de mallogiko en lingvo.
Cxar neniu responsis pro lingvo, gxi konstruigxis hazarde, en gxia konstruado partoprenis iu ajn. Ekzakte pro tio homoj timas lerni fremdlingvojn. Ili scias, ke ilin atentas hxaoso. Ili scias tion tre bone, cxar sia lingvo estas hxaosa kaj mallogika.
Esperanto ja estas kreita per intelekto. Logike. Esperanto estas esprimo de ordo. Gxi estas logika. Gxi estas komprenebla al cxiu, cxar gxi estas konstruita per legxoj de logiko kaj sana prudento, ne pro tio ke ies avo parolis tiel cxiam. Esperanto konsideris cxiujn erarojn kaj timajxojn de aliaj lingvoj, kaj liberigxis de ili. Tial estas tre facile paroli Esperante. Tial oni volas paroli Esperante. Gxi sonas kiel la lingvo de ideo, gxi estas plej proksima al la lingvo de animo. Matematiko, logiko, beleco – estas Esperanto.
Due, Esperanto neniam arkaikigxos. Ni vidas teruran zombon, kiu postigxis je cent jaroj – la ukrainan. Gxi, nun, elgrimpita el tombo, devas kuratingi la mondon, sed gxi ne povas fari tion mem – gxi estas devigita enpreni anglajn, rusajn, kaj aliajn vortojn. Cxar lingvoj ne havas ilon de evoluo. Ajnan lingvon oni transportu post cent jaroj kaj gxi arkaikigxos. Gxi ne povos enkonstruigxi en novan mondon, gxi sonos ridinde kaj plumpe, kvazaux el komedio aux el landinterna vilagxo. Lingvo evoluas kun la mondo, kaj tio estas iluzio, pensi, ke lingvo estas kulturo. Estas dangxera iluzio. Lingvo estas ilo de esprimeco kaj priskribeco de kulturo. Kiam lingvo cxesas plenumi tian funkcion gxi arkaikigxas kaj, iam, mortas. Esperanto havas en si mem ilon de evoluo – oni povas ne paroli Esperante dum centjaroj, kaj poste elpreni gxin – kaj traduki al gxi ajnajn novajn fenomenojn. Kaj tio estos la sama Esperanto. Tio estas mirinde. Se ni legus ian libron je la antauxrevolucia rusa, por ni tio estus ridinde. Estas multaj sxercoj pri tio, estas genia filmo "Daunhxaus". Estas ridinde. La malnova rusa sonas ridinde. Same nun estas la ukraina, kiu restas la vilagxa. Sed se ni legus ion en Esperanto, kio estas skribita antaux la Revolucio – mi facile tradukos tion al la novarusa, al la angla, la araba, la cxina – al la ajna.
Ekzemple. En la malnovarusa estis gxentila sinadresado "barisxnja". Se ni adresus al iu tiel nun, estas aux sarkasmo aux kortezeco. En Esperanton tion oni tradukis – "frauxlino". Tio signifas – juna virino, junulino. Cxiuj, kiuj legis "frauxlino" antauxe de La Granda Oktobro – tradukis tion kiel "barisxnja", "miss", "mademuaselle", "massa" – tiel, kiel ili nomis junajn virinojn. Kaj nun, legante artikolon en Esperanto ni tradukos tion kiel moderna vorto – "devusxka". Se post ducentjaroj estos prenita vorto por "devusxka" "cxuroika" ekzemple, ni same, legante ajnan libron en Esperanto, tradukos frauxlino-n kiel "cxuroika"))
Se ja ni tradukos el alia malnova lingvo en moderna stilo, ni perdos senson, ornamon, alkatenecon al tempo, stilon. La stilo de Esperanto perdas senson neniam – gxi havas unuecan parolstilon, unuecan stilon. Ni povas esprimi arkaikan signifon, substreki, aux povas transdoni nur ideon – se gxi ne devas esti alkatenita al tempo, por ideo sonus ekster tempo.
Trie, homoj, kiuj komprenas belecon de logiko en ideo de unueca lingvo – pli malofte estas fasxistoj kaj ksenofoboj, tial esperantistoj estas iomete plibonaj, ili volas, jam volas, venki baron de la komunikigxo. Tio signifas, esperantistoj estas malpli malamikaj. Do, kun tiaj homoj pli facile kaj agrable kunlabori. Mi volas kunlabori kun homoj, kiuj komprenas gravecon de la komunikigxo. Mi volas, ke estu tia superstrukturo de socio, kie homoj havas unuecan celon – ruini komunikigxan baron.
Kvare, en ajna apokalipso – plej facile instrui homomasojn al Esperanto, por pli efektiva envivrestado. Ja, se vi volas foriri al insulo, por vivi kiel internacia komuno kun samideanoj – Esperanto estas kiel rapida ilo de la komunikigxo – estas la plejbona ilo kiu ekzistas.
Kvine, mi diros pli, kial Esperanto, kial ne Ido, Toki-pona, kaj aliaj kreitaj lingvoj. Cxar aliaj lingvoj konstruigxis en la ideo "mi ankaux povas krei lingvon!", ili estas nur kopioj de ordinaraj lingvoj, kun novaj mallogikaj reguloj, la grandampleksaj kaj la malevoluantaj, kun kondicxioj kaj esceptoj. Simple la superfluaj entoj. Esperanto havas alian ideon – simple unuigi homojn por la komunikigxo. Ne substreki ilian sagxon aux elitecon, ne sklavigi, sed liberigi. Tial Esperanto estas lingvo, ilo de la komunikigxo, sed ne amuzo.

Tial, mi, kiel homo progresema, evoluita, komprenanta gravecon de la komunikigxo, ne malamikema, bezonas lingvon Esperanto. Tial mi portas insignon de esperantisto fiere. Tion donas al mi Esperanto. Vi portas "pussy"-cxapojn, pinglojn, cxielarkajn koltukojn, por diri – He! Tio estas mi. Mi estas tio kaj tia. Vi povas kun mi tion kaj tiel.
Do, he! Tio estas mi – la homo, kiu neniam arkaikigxos kaj ne postrestigxos de la vivo.
Aligxu, gekamaradoj))!


Lihat lebih banyak...

Comentários

Copyright © 2017 DADOSPDF Inc.