Nica Literatura Revuo kaj Norda Prismo

May 22, 2017 | Autor: Carlo Minnaja | Categoria: Esperanto Literature
Share Embed


Descrição do Produto

DU REVUOJ ANTAŬ KVINDEK JAROJ

La Montevidea Renesanco, tiu entuziasma periodo sekvinta la rezolucion de
Unesko en decembro 1954, naskis plurajn idojn. En sia unua numero, marto
1955, Norda Prismo per ĉefartikolo "Tra nia prismo" (sen subskribo, do
atribuinda al la redaktoro F. Szilágyi) deklaras: "La grava decido de
Unesko en Montevideo donas al ni vastan faskon de solvotaj taskoj." La
revuo prezentas sin: Resume ni estas norda, progresa, observa, kritika,
kultura, socia, literatura organo. Ĉu realismo aŭ ambicio?

La postmilita literaturamanto sentis forte sian orfecon pro la malapero de
Literatura Mondo (LM). Ĝi ĉesis abrupte en 1949, per numero 7-8 de la tria
jaro de sia tria periodo. Estas ja vere, ke jam de kelkaj numeroj estis
ripete anoncata financa malprospero, sed nenio en tiu numero antaŭanoncis
pereon; la artikoloj estis same vervaj, la recenzoj (forta elemento de LM)
pluis per sama longo kaj sama kritika valoro. Pluvivis ankoraŭ Malgranda
Revuo (MR), kiu estis rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante trapasinta la
militon: naskiĝinte en 1943, ĝi anoncis pri ebla morto pro deficitaj kaŭzoj
per la unua n-ro de 1947, sed sukcesis stari ĝis 1952. Malgranda laŭ
formato kaj paĝonombro: en dek jaroj ĝi apenaŭ atingis la saman kvanton de
artikoloj kiom LM dum unu; sed ĝi estis la flameto kiu flagris dum la densa
mallumo de la milito. Fine de 1952, en la lasta n-ro de MR ĝia fondinto kaj
seninterrompa redaktoro Stellan Engholm anoncis: "Per tiu ĉi numero mi
ĉesigas la eldonadon de Malgranda Revuo. […] Estas tre malfacile havigi
necesan kvanton da originalaj artikoloj diverstemaj kaj kontentige
altkvalitaj. […] Troviĝas tro malmulte da homoj kiuj havas intereson por
tia revuo. La abonnombro de MR ĝenerale estis iom pli ol 400." Verŝajne
mankis prozistoj, kaj la financa kaj redakcia flanko, komplete elportata
nur de Engholm, malebligis la pluan eldonadon. Lia mi ĉesigas simetrias al
la komencaj vortoj en la unua numero: mi provas eldoni revuon. La malatuto
de tiu revuo estis ĝuste la fakto, ke nur unu senteama persono elportis la
tuton, kelkfoje inkluzive la ekspedadon.

Tamen poetoj ne mankis. Deij, Auld, Kohen-Cedek estis kunlaborantoj daŭraj.
Sed la jaro 1952 estis ankaŭ elana pro la starto de Stafeto per Kvaropo; se
MR malaperis, la kreo de nova literatura revuo estis jam en la aero,
literatoroj el la iama kunlaborantaro de LM pluverkis kaj bezonis spacon;
kaj novaj alfenestriĝis.

Nur monatojn post la starto de NP aperas La nica literatura revuo (NLR). Ĝi
prezentas sin tute modesta laŭaspekte (eĉ la titolo estis skribita
minuskle!) sed multe pli altdezira kiel plano. Estas septembro 1955, kaj la
unua artikolo Al la legantoj! omaĝas al la mortintaj revuoj La Revuo kaj
LM, kaj klare prezentas sian pretendon esti la daŭriganto de tiuj du.
(Surprize, MR tute ne estas menciata kiel kuraĝa antaŭulo.) Ĝi "celas tre
serioze fariĝi la centra organo de nia literaturo, publikigi, sub plaĉa
formo, la plej belajn poemojn, originalajn aŭ tradukitajn, la plej artajn
prozaĵojn […] Sed ĝi volus ankaŭ veki la intereson […] prezentante jen
bildojn pri kuriozaj moroj, maloftaj artaĵoj, homaj kaj naturaj
pitoreskaĵoj, jen, tute simple indan materialon por vivigi la klubvesperojn
aŭ la regionajn renkontiĝojn." Tiu frontartikolo, kiu povus titoliĝi
"Mallongaj mencioj pri la universo", soras al kulturaj plejaltoj, sed tuj
ĝi kraŝas al la subcelo "vivigi klubvesperojn" do tuj limigante sin al la
fermita (ĉu eĉ asfiksia?) E-mondo. La eldonado estis certigita dum almenaŭ
unu jaro de la administranto s-ro Fiquet, pluvivon garantios la abonantoj.

Neniu aludo eĉ al la jama apero di NP, kiu estis atinginta la trian
numeron; nur kovrildorse estis reklamo pri ĝi, por kiu NLR perus la
abonojn. Anstataŭ starigi unu fortan revuon, oni decidis fari du
malfortajn. Kiu estis tiu "oni"? Eble la afero okazis interkonsente. Se oni
spuras la redaktoraron de LM oni rimarkas, ke dum multaj n-roj de la dua
periodo (1931-1938) Kalocsay aperas kiel redaktoro, Bodó kiel respondeca
redaktoro; sed ĉe la plej lastaj neniu nomo aperas plu: nur adreso de la
redakcio. La tria periodo (1947-1949) montras daŭre redakton de Kalocsay
kaj redaktan komitaton el Szilagyi, Tárkony, Waringhien. Se oni ne
konsideras Tárkony, kiu vivis en la lumo kaj el la lumo de Kalocsay,
Szilagy estis pli matura, pli vervoplena ol Waringhien. En LM li estis
engaĝita multe pli ol la franco; sed evidente ambaŭ bezonis spacon por
elmeti siajn verkojn. Szilágyi bezonis eĉ pli: aŭtonomecon el sia
hungareco, kvazaŭ bezonon forkuri el la tro baghya-kaloĉaja budapeŝta
atmosfero. Tion konfirmas Rotkviĉ en sia recenzo pri Koko krias jam!,
aperinta en NLR, majo-junio 1956: Ferenc Szilagyi elformiĝis sur la
Budapeŝta Parnaso kulerante mirindan lingvan nektaron el la sorĉista
kaldrono de alĥemiistoj Baghy kaj Kalocsay. Sendube estis feliĉo sorbsuĉi
tiun aroman lingvan eliksiron, sed estis malfacile gajni la spronojn de
originala verkisto sub la platiga ombro de la du majstroj. Tiun
sendependiĝon NP heroldas per neelmeto de redakta komitato, la unika
redaktoro estas Szilágyi. La proklamo de nordeco plu insistas pri liberiĝo;
sed ankaŭ li neniel mencias la MR de Engholm. Bizare, sed ne tro, el
komparo de la du recenzoj pri Koko krias jam! aperintaj en la du revuoj,
montriĝas ke tiu aperinta en NP, aŭtorita de P. Thorsen, enhavas iujn
kritikojn, tiu aperinta en NLR ne havas entute.

Szilagyi estas juristo, redaktoro, vojaĝanta instruisto; la norda freŝo en
kiu li konsideras sin kiel hejmiĝinta fremdulo donas al li elanon kaj
panoramlarĝon, kiun la skrupula literatoro Waringhien, pli multe
sindediĉinta al sidado antaŭ libroj ol al diskurado tra Eŭropo, ne havas.
Tial NP celas vastan kulturan perspektivon, dum NLR, malgraŭ la deklarita
ambicia programo, limiĝos strikte al literaturo. La du revuoj tamen ŝajnas
bone kunvivi kaj prosperi: ĉiu el ili peras abonojn por la alia, verkistoj
preferas unu, sed ne malŝatas sendi kontribuojn ankaŭ al la alia. Auld,
Boulton, Mattos, Waringhien, Kalocsay, Rossetti, Tárkony aperas en ambaŭ.
Szilagyi estras sola, Waringhien preferas kunhavi redaktan komitaton
(Bernard, Régulo, Pumpr, Rossetti, Rotkviĉ, Schwartz), tamen la paletro de
NP estas pli varia ol tiu di NLR. Ambaŭ heredas la kutimon de LM dediĉi
kompletan numeron al iu etna kulturo: en NP tuj post unu jaro aperas dana
numero, kaj paŭse NLR sian kvinan numeron dediĉas komplete al Brazilo;
sekvas speciala numero pri la helena poezio kaj en sept.-okt 1957 jen
speciala numero pri la reflorado de Esperanto en Ruslando.

Por leganto kiu tiun revuojn neniam vidis nepras diri, ke NP aperis per 228
paĝoj ĉiujare, enhave ampleksaj, kun glacea papero, kolora kovrilo, bildoj.
NLR aperis ja per 240 paĝoj, sed konsiste pli malgrandaj kaj kun malpli
densaj linioj, absolute sen alloga kovrilo kaj sen ilustraĵoj entute; por
ambaŭ la abonprezo estis egale 6 sv. kronoj. Ankaŭ ĉe la rubriko Recenzoj,
NP superas sian nican koleg(in)on (francoj ŝatas konsideri revuojn
ingenraj!), kvankam iuj recenzoj de Pumpr, Ragnarsson, Conterno
Guglielminetti en NLR restas memorindaj. NP heredas la stilon de la iama
suplemento de LM, kiu nomiĝis Lingvo-Libro, kaj nomas sian tiurilatan
rubrikon Libro-Kulturo; kompreneble en pli malgranda skalo, ĉar ja la spaco
de LM estis almenaŭ trione pli vasta. Post unu jaro, la kutima bilanco por
ambaŭ revuoj: iel memkontenta, iel bedaŭra pro la neplenumiteco de sia tuta
programo.

Multo simila, kelkio diferenca. NLR aperigas poemojn aŭ prozaĵojn preskaŭ
sen prezento de la aŭtoro, kvazaŭ la redaktoro estus elpreninta el malnova
tirkesto polviĝintan manuskripton kaj senkomentarie metinta en la revuon.
NP pli celkonscie havas edukajn enkondukojn, almenaŭ sintezajn. NLR ĉefe
celas esperantpopolan kulturon, dum NP almenaŭ teorie celas nordan kulturon
tra esperanto. Se pluteni komparon kun la nuntempo, ankaŭ laŭ tipografia
vidpunkto NP similis al Literatura Foiro, dum NLR similis al Fonto.

Multo simila, kelkio diferenca. Pri la longe pridiskutata ilustrita Vortaro
de meksikiano Azorin (tamen kun envolviĝo de aliaj fakuloj) Neergaard
verkas longan kaj draŝan eseon en NP, detaligante la nezamenhofan
retrotranĉon de iuj ŝajnaj vortkunmetoj. Oni povas diskuti pri la tezoj, ĉu
tiuj de Azorin, celantaj vortkunmetan sistemon pli simplan, estas tiuj kiuj
efektive regas la uzatan lingvon; la realo diras ke ne, kaj finite. Sed la
recenzo-eseo de Neergaard estas studinda, serioze dokumentita, kaj tamen
neniel ofenda al la aŭtoro de la vortaro. NLR male nur aperigas akran kaj
sekan detruan decidon de la Akademio: tiu vortaro priskribas alian lingvon
ol esperanton. Do, ne konvinko, sed kondamno. Simile distanca sinteno inter
la du revuoj, kiam prezentiĝis la neceso recenzi la volumon La Zamenhofa
Esperanto. Simpozio pri ata/-ita. Per longa eseo en NLR M. Duc Goninaz
verdiktas ke la uzado de la atistoj estas erara, konfirmante tiel la
argumentojn de la verkintoj de la simpozio. Szilágyi en NP pli trankvile
rimarkas, ke tiu diskuto originas el la naciaj lingvoj de la debatantoj,
sed esperanto povus tute facile elimini tiun problemon uzante ĉiam la
aktivan formon. Kaj al la lasta defendo de la atistoj, ke oni dum jardekoj
uzis senprobleme la du formojn sen risko de miskompreno, li trankvile
diras, ke jes ja, el la du formoj nur unu estas la zamenhofa, sed la alia
povas esti konsiderata (mis)evoluo. Francaj vortaristoj (Waringhien samkiel
Duc Goninaz) tendencas al kondamno de eraraj formoj; norduloj multe pli
trankvile rigardas al la afero kaj opinias, ke se oni ne klopodas trudi al
la aliaj sian opinion, nu, bone, la afero marŝas tute same. Francoj kaj
budapeŝtanoj timas pri disfalo de la lingvo kaj pri eventuala malfortiĝo de
ĝia alekstera bildo; norduloj tiun danĝeron ne vidas, fidante al la jam
stabiliĝinta popolo kiu certe trovos solvon. Cetere ĝuste en Skandinavio la
ata-partio havis plej firmajn adeptojn: al tiu Simpozio respondos la triopo
Setälä - Vilborg - Støp-Bowitz per la eta, sed ne malatentinda broŝuro
Esperanto - moderna lingvo.

Post nuraj du jaroj, komence de 1957 NP povas fieri, ke la abonantaro
atingis 3000 (kiel bele se ankaŭ nun kultura revuo atingus tiun nombron!);
la revuo sanas kaj tenas fiksa la abonprezon, kvankam ĉiuj kostoj altiĝas.
En la lasta n-ro de 1957 aperas grava ŝanĝo: la ĉefredaktoro Szilagyi
allasas la ekziston de redakcio, ĉiam norda, kiun formas B. Ragnarsson, J.
H. Rosbach, V. Setälä kaj P. Thorsen; kaj jen venas "germana numero" omaĝe
al la kongreso en Majenco, kaj poste "finna numero" omaĝe al la SAT-
kongreso en Helsinko. La paĝonombro plu estas konsista, eĉ ĝi pligandiĝas,
sed la aperofteco mapliiĝas: kvin numeroj en 1957, nur kvar en 1958; la
lasta n-ro de 1959 aperas en 1960. Ekaperas duoblaj n-roj, la ritmo ne plu
estas konstanta, la numeroj ne plu indikas monatdaton, sed nur jaron, la
paĝoj malmultiĝas. La kaŭzo? En kelke da landoj oni ne rajtas movi
kapitalojn, kaj NP havas ĝin ĝuste en tiuj landoj. Sed aperas novaj
kunlaborantoj, kiel de Kock, la financojn provizore rektigas asocio de
garantiantoj. Kaj ankoraŭ en 1962 la "gronlanda numero"; nu, NP pluas per
sia stilo.

En 1962 nin forsalutas NLR. Ĝi konsideras sian taskon plenumita; "se vi
aĉetas sklavon, li servu dum ses jaroj; sed en la sepa jaro li estu libera"
(Eliro, XXI, 2). Efektive, ĝi savis el la forgesujo multajn pecojn; kiel
diras la adiaŭa Al la legantoj! (sama titolo kiel unuanumere): "Sur la tri
kampoj de la poezio, de la historio kaj de la recenzo esperantaj, ĝi
alportis solidajn kontribuojn, kiuj gardos sian valoron en la estonteco."
(Jes ja, memorindas ankoraŭ nun la eseo de Tonkin pri Kalocsay, aŭ la
recenzoj de C. Conterno Guglielminetti.) Sekvas la dankoj al la redakta
komitato, kiu restis dum la jarsepo absolute senŝanĝa. La fino estis ripete
anoncata ekde n-ro 38, do unu jaron antaŭe: en la dua kovrilpaĝo komencis
aperi la frazo "Ni memorigas, ke la Revuo ĉesos kun la n.ro 42a". Lastapaĝe
la ne plu sekreta Maŭra-Waringhien ĝojas pro la liberiĝo de la ŝipanaro el
la redaktora vipo (de Waringhien mem!). Sinkis do en la ondojn ĉe la
Lazura Bordo revuo kiu gastigis multajn valorajn kontribuojn, sed kiu
neniam sukcesis leviĝi al la celoj, kiujn ĝi estis al si proponinta. La
kulturo pritraktata estis preskaŭ ĉiam nur esperanta kaj tre strikte
literatura (kiel cetere promesis la titolo). Neniam videblis proksimiĝo al
la aktualaj internaciaj literaturaj problemoj, la revuo povis lokiĝi en
niĉo tempanta en iu ajn jardeko.

La adiaŭo de NLR aludas al kvazaŭstafeta starto de "Kulturo", revuo sub
redakto de W. Auld en Skotlando. Surprize, neniu bondezira vorto por la
sole restinta literatura revuo, NP, kiu ja havis siajn zorgojn, sed estis
klopodanta ilin solvi. Ĝia dua n-ro de 1967 montris frontpaĝe ĝojan
geedziĝan bildon de du junaj sed jam famaj danaj e-istoj (T. Kehlet,
eldonisto, mortos en 2001, Eliza Weide estas interpretistino); sed tuj
venas kolapso: la 1an de decembro 1967 mortas la ĉefredaktoro kaj fondinto.
Numero 3-4 de tiu jaro, dediĉita al lia memoro, estas redaktita de la
edzino Rose Szilagyi (malantaŭ granda viro, ĉiam granda ino): profunda
estas la spuro lasita de Ferenc Szilagyi en la esperanta literaturo kaj en
la kulturo ĝenerale. Mortis homo, kiu kredis: / Esperanto venkis jam!
nekrologas William Auld, sekva redaktoro (Rose fariĝos honora redaktoro,
kaj la redaktan komitaton riĉigas la alveno de gronlandano Kustosz). En la
sama 1967 estis forpasintaj ankaŭ Baghy, Deŝkin, Isbrücker: la falĉado de
la morto estis kruela. La nivelo de la enhavo pluis laŭ la stilo, la
kvalito kaj la tradicio, sed financoj kaj administrado ne plu estis en
ordo, akurateco komencis drivi, abonoj ne estis ricevataj, aŭ inverse la
revuo ne estis ekspedata al la ĝustaj abonantoj. Aperritmo estis reatingita
per la kutima truko de la duoblaj numeroj.

Abruptan, sed momentan ŝanĝon ni vidas en n-ro 2 de 1970, dediĉita al la
dana komerco, industrio, navigado kaj turismo. Fine revuo en esperanto
reklamas pri 42 neesperantistaj firmoj, kiuj siavice subtenas la revuon.
Ŝajnis, ke ni revenis al la iamaj reklamadoj aperintaj en LR antaŭ la unua
milito. La financoj stabiliĝis, la enhavo estas ĉiam tre altnivela.
Montriĝas novaj talentoj: Rossi, Su, Nogueira, Andrusiewicz. Ĉio pluas bone
ankoraŭ en 1972, kvankam denove trafas funebro: la kara vidvino Rose
Szilágyi, familie Rozika, forpasas. La revuo iĝas pli esperant-kultura:
longa intervjuo al Kalocsay, longa artikolo de Boulton pri la arto insulti
en esperanto, longa artikolo de Nogueira pri la arta partikulareco, longa
eseo de Benczik pri la E-literaturo. La revuo ŝajnas drivi, kvankam plej
digne, al sinfermo ene de nia malgranda mondeto.

La jaro 1973 anoncas pri krizo definitiva, parte financa, ŝuldata al la
energiokrizo, parte organiza, ŝuldata al manko de fortoj en Svedlando. La
revuo ne aperas dum longa tempo; ŝarĝas sin per redaktado dana grupo, poste
Eldona Societo de Norda Prismo formortas; meze de la jaro estas decidite
transporti la redaktadon kaj eldonadon al Fondumo Esperanto en Helsinko,
kiu ŝajnas prosperi. Nordeco plu estas substrekata, kaj redaktoro fariĝas
Vilho Setälä, jam 81-jara. La unua numero de 1974 heroldas pri eniro en
novan epokon, sed temas nur pri sparko. Necesas ordigi la financojn de la
neplenumitaj abonoj de la antaŭa jaro, kaj la sin proponintaj kunlaborantoj
de la nova redaktoro ne estas en la situacio efektive plenumi sian
promeson. Tiu unua numero de la nova serio estas jam la lasta; Setälä
restis sola ĉe la rudro, kaj ne plu povis daŭrigi.

Sed bonŝanco kaŭzis, ke tiutempe Literatura Foiro (LF), revuo naskiĝinta en
Italio kaj kun itala kultura fono dekomence, estis jam fariĝinta
internacispira, kaj la ĉefredaktoro kaj sekretariino loĝis longe en
Finnlando. Ili surloke rimarkis la malfacilaĵojn en kiuj baraktis NP, kaj
helpe proponis ke LF surprenu de NP ĝian merkaton kaj la stokon de
artikoloj atendantaj publikiĝon: ĉi lastaj aperos en LF. Okazis do
transplanto: la mortanta NP, kiu estis teninta sian prestiĝan pozicion sur
la kultura kampo dum dudek jaroj, trovis novan limfon en la sudo, kaj LF
fortikiĝis kaj pliinternaciigis siajn konturojn per tiu grefto. N-ro 31-32
de julio-aŭgusto 1975 de LF havis kovrilpaĝe la bildon de la lasta n-ro de
NP kaj la simplan frazon de la okazinta stafeta torĉo-transpreno: "La sudo
heredas la nordon".

Carlo MINNAJA
Lihat lebih banyak...

Comentários

Copyright © 2017 DADOSPDF Inc.